Psalms 24

Psalmo de David.

1Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
2Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
3Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
4Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
5Li ricevos benon de la Eternulo,
Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob.

Sela.
7Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.
8Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
La Eternulo, la potenculo de milito.
9Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.
10Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo Cebaot,
Li estas la Reĝo de gloro.

Sela.
Copyright information for Esperanto